====== Ĉu vi pentas? ====== ^Teksto/Muziko|[[Borje LUND]]| ^Kantas|[[Persone]]| ===== Teksto ===== {{youtube>znL0OCAVLB0|Muziko kaj subtitoloj}} •>eôbo<• karaokeo Ĉu vi pentas nun ke vi militservis Dum la rekrutad' vi ja vere vervis Tiam pensis vi "mi fariĝos viro" Rampis kun fier' tra la kot' kaj sxmiro Ho! kia malbonsxanc' startas nun milito Ĉu surprizigxas vi? Ha, kia hipokrito! Nun pafas vi al land' kie vi jam estis Jes, vi vizitis ĝin, kaj vi tie festis en la I.J.K. Ĉu vi pentas nun ke vi militservis Dum la bombatak' vi ja vere nervis Nun malamikarme' venas kun impeto Saltu el la fosaĵ' levu bajoneton Fimalamiksoldat' frapas vin altere Lian indulgon nun petas vi sincere Kaj li retenas sin kvankam li pikontis Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K. {{:muziknotoj:16-cxu-vi-pentas.jpg?500|Cxu vi pentas }} {{tag>litero_cx kanto notoj filmo e-sona_filmo}}