====== Ĉu vi povas ====== ^Teksto|?| ^Muziko|?| ^E-teksto|?| ^Kantas|[[Suvubroj]]| Kantoteksto karaokea preciza. ===== Teksto ===== {{ youtube>eTAjQKVnzkc}} Ĉu vi povas postresti kaj senti vin vigla por klarege pensadi kaj la kartludon venki? Ĉu vi povas kapti La koron de amanto kaj meti ĝin zorge Sen kutima rompado? Ĉu vi povas memori La amikojn perditajn kaj telefoni ilin kiel vi promesis? Ĉu vi povas transigi finfine la blankan bruon kaj trovi la veron? //Refreno:// >Nenio facilas se via viglec' >Perdiĝis kun la malfrua trajno >Nenio facilas se via viglec' >Perdiĝis kun la malfrua trajno Ĉu vi povas preni ĉiujn tutajn noktojn sen la sento de lacec' la volon elsuĉanta Ĉu vi povas esti la gvidant' de homoj kiuj ne ĉiam havas sufiĉon da kuraĝo? Ĉu vi povas memori La amikojn perditajn kaj telefoni ilin kiel vi promesis? Ĉu vi povas transigi finfine la blankan bruon kaj trovi la veron? //Refreno// Ĉu vi povas Ĉu vi povas Ĉu vi povas Ĉu vi povas //Refreno, 2-foje// ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://www.myspace.com/suvubroj|Suvubroj (MySpace)]] * [[http://www.ipernity.com/home/hiyayaywhopee|Suvubroj (ipernity)]] {{tag>kanto litero_cx}}