====== Ĉuk ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de [[Nanne KALMA]].// ===== Teksto ===== Eskapante al vojpiratoj, mi kuregas tra la stratoj. Gxustatempe, kia histeri', en la stacidomo alvenas mi. Cxe la gicxeto, plendanta hxoro; bilet-acxeti dauxras horojn. Nun restas al mi nur unu minut'; sprinti al vagono, gxin ensalti kaj tuj poste: cxuk, cxuk, cxuk ... //Refreno:// >Komencigxas la juk', pro la belsona "cxuk!" Denove scias mi: "Bona estas la viv'", >Kiam finfine funkcias la lokomotiv'. Liberigas min de jug', la superplezura "cxuk!" Estas bona por distrigxi, ecx bonega por trankviligxi - De la masxino la vibrosonad'; por mi gxi estas la perfekta gxuad'. Filozofi, pensi, mediti, la vivon relativi - Al mi denove sin trudas konklud': la plej bona terapio estas sen-interompa cxuk, cxuk, cxuk ... >//Refreno// Mi sxatas la veturadon, ecx sxategas la vojagxadon, sed stari senmove en stacidomet' estas dauxre kauxzo por mal-aprec'. Rigardi malplenan kajon, minimumigas mian gajon. Se nur veturus la trajno sub mia konduk' - neniam halti, stari, atendi sed cxiam: cxuk, cxuk, cxuk ... >//Refreno// Subite skuas la masxino. Cxu cxi tio estas la fino? Mi ne povas kompreni ke gxi estas kaduka; Mi ne volas vivi plu sen la sono cxuka, cxuka, cxuka, cxuka, cxuk ... Nun mi auxdas la masxinon knari. Ili sukcesis gxin ripari. Mi sekigas la okulojn per la nazo-tuk': emocio plenigas min - denove sonas: cxuk, cxuk, cxuk ... >//Refreno, 2-foje// {{tag>litero_cx kanto}}