====== Daĉjo ====== ^Esperanta teksto|[[A. v. d. STARRE]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Daantje zou naar school toe gaan| ===== Teksto ===== Dacxjo iras al lernej', Haltas kiom eble plej. Ie staras, tie flaras, Nulojn kun la nul' komparas; Tamen pasas temp', ho ve! Kaj fermigxas la lernej'. Sekve malfruigxas li. Diras instruisto: "Ci Post la kvara hor' grifele Skribos nete kaj tre bele: Cent liniojn, ne malpli. Cin pri temp' instruos mi!" Skribis dum tre longa hor', Nia Dacxjo kun fervor'. Malfelicxa li sin sentas, Tre sincere li nun pentas; Preskaux venis jam la plor'. Tempforgeso estos for! {{tag>kanto litero_d flandra}}