====== Dana socialista marŝkanto ====== ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Tra densaj nebul', tra malhela nubar' Ekflamas el malproksimec' Al ni mizeruloj matenradiar', Gxi promesas al ni liberec', //Rekantajxo:// /: Kunigas nin amo, komuna mizer', Forigi suferon de l' ter'. :/ Ne plu kiel sklavoj ni servos vin, Ni celas al homegalec'. Malgraux kalumnio cxirkauxas nin Ni venkos pri fimensogec'. //Rekantajxo// La cxenojn forgxitajn de ekspluatantar' Disrompu sentime, perfort'! Kunigu al forta gebatalantar', Forigu gxisnunan la sort'! //Rekantajxo// Antauxen gefratoj al sankta batal', Nin gvidu la amo, fratec'! Atentu! Jxus sonas la lasta signal'. Privenku la klastiranec'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_d dana laborista}}