====== Dancanta Cxevalo ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de [[Julio BAGHY]], muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== {{ youtube>T1hkdzWlpaY}} Marsxmarsxon diktas la muzik' "Hura"-on hurlas stratpublik' kaj bravaj knaboj sur cxevaloj ekrajdas for al mortbataloj Trara! Trara! al mortbataloj Nun el kvaropo jen cxeval' ekdancas ritme je signal' kaj vanas brido, vipo, sprono gxi dancas dancas je marsxsono Trara! Trara! je marsxosono . . . Marsxmarson diktas la muzik' Freneza sturmo, sabropik' sangfontoj fluas, tintas staloj hura' formortas sur cxevaloj Trara! Trara! en mortbataloj En la hxaoso jen ceval' huffrapas ritme je signal kraniojn rompas, korojn premas, sen kapan knabon kun si trenas Trara! Trara! dancante henas . . . Marsxmarson diktas la muzik' Nun pac' trumpetas - sen efik' militon kasxas ter' kaj kalko, kolombon tamen pelas falko Trara! Trara! Cxe katafalko Kutime ja en vivbatal' dancadi kiel la cxeval' kaj vanas brido, vipo, sprono, cxar dancas dancas je marsxsono Trara! Trara! la cxevalhomo . . . {{tag>litero_d kanto filmo e-sona_filmo}}