====== Danco Laux Rond ====== //Kantas [[Maria Kocxetkova]]// ===== Teksto ===== Dancas la cxeval' laux rond... Dancas ion nenaturan pro pasinto kaj futuro sen memor' pri horizont'... Dancas ion la cxeval' laux la volo de la homo... Laux la voj' al granda Romo por la gloro de rival'... Serpentumas polva pad', La aeron hufoj kirlas... Flanke roj' kristala lirlas... Tenas forte spur' de rad... Tenas forte sklava mor'... Venas tag' neeviteble... Vi dum nokto songxas eble pri beleco de auxror'... Dancas ion la cxeval' gxis la lasta morta pasxo. Cxu en valso, cxu en marsxo- regas sama vivegal'... Sxvebas ritmo super ter'... Krias la publik': "Perfekte!" Trinkas kun plezur' neglekte puran sangon de liber'... {{tag>litero_d kanto}}