====== Dancu, dancu ====== ^Muziko|slovaka popolkanto| ^Origina titolo|Tancuj, tancuj, vykrúcaj| ^MIDI|{{:muziko:dancu_dancu.mid}}| ===== Teksto 1 ===== ^E-teksto|[[wpeo>Tomáš PUMPR]]| {{ :muziknotoj:dancu_dancu.png}} {{ youtube>jrnSaB6VKFI|Originala slovaka versio}} Dancu, dancu, movu vin, movu vin, Preter forno sxovu vin, sxovu vin, Cxe malvarmo multe pli, multe pli Ol kusenoj servas gxi servas gxi. >//Refreno:// >Tra la, la la, tra la, la la >la la, la la, la la la, la la la Cxe kazerno gardis mi, gardis mi, Truan jakon havis mi, havis mi, Nokta pluvo rosis min, rosis min, Gxis mateno frostis mi, forstis mi. >//Refreno// ===== Teksto 2 ===== ^E-teksto|[[wpeo>Ján_Valašťan-Dolinský|Ján VALAŠŤAN - DOLINSKÝ]] (la 1a kaj 2a strofoj) kaj [[wpeo>Eduard V. TVAROŽEK]] (la 3a kaj 4a strofoj)]]| Dancu, dancu, dancigu, dancigu, fornon nur ne faligu, faligu, forno vintre ja bonos, ja bonas, varmon sole gxi donas, gxi donas. >//Refreno// >La-la-la-la, la-la-la-la, >la-la-la-la, la-la-la-la. Gardostaras kadeto, kadeto, en flikita jaketo, jaketo; dum li nokte paradis, paradis, roso sur lin faladis, faladis. >//Refreno// Ciganinon cigano, cigano, batis per zonrimeno, rimeno, kaj sxi poste pelis lin, pelis lin, kure gxis la vilagxfin’, vilagxfin’ >//Refreno// Ciganinon knabino, knabino pretegadis sen fino, sen fino: „Sorĉu al mi amaton, amaton vi ricevos dukaton, dukaton.“ >//Refreno// ===== Teksto 3 ===== ^E-teksto|[[wpeo>Jiří KOŘÍNEK]]| Dancu, dancu, [: ne staru :]! Nur ke forno [: ne falu :]! Vintre forno [: tre gravas :] - liton ĉiu [: ne havas :]! >//Refreno// >La-la-la-la, la-la-la-la, >la-la-la-la, la-la-la-la. Staras gard‘ [: je hor‘frua :], la soldat‘ en [: jak‘ trua :], de vesper‘ ĝis [: tag‘ ruĝas :], malgraŭ ke lin [: ros‘ duŝas :]. >//Refreno// Ciganino [: vi eta :], kun donac‘ mi [: vin petas:]: havas vi ja /sorĉilon :], sorĉu al mi [: tuj viron :]. >//Refreno// Ke cigano [: ŝin batas :] ciganino [: ne ŝatas :]; per forkego [: enmane :] ŝi regalas [: lin same :]! ===== Teksto 4 ===== ^E-teksto|[[wpeo>Marie BARTOVSKÁ]]| Dancu, dancu [: en turno :], sed atentu [: pri forno :], vintre varma [: ĝi estos :], sen kusen’ eĉ [: ni festos :]. >//Refreno// >La-la-la-la, la-la-la-la, >la-la-la-la, la-la-la-la. De vesper’ [: ĝis mateno :] en truplena [: mantelo :] la soldato [: gardstaris :], ĉiam sur lin [: ros’ falis :]. >//Refreno// Al ciganoj [: mi iris :], „Ciganino“, [: mi diris :], „jen vi prenu [: bluzeton :], kaj alsorĉu [: fraŭleton :]“. >//Refreno// „Por sorĉado, [: ho, kara :], vi ne estu [: avara :], venos fraŭlo [: impona :], bela, juna, [: tre bona :]“! >//Refreno// Batis inon [: cigano :] en hejmvesto [: sen lano :], batis ino [: ciganon :], uzis forkon kaj [: manon :]. >//Refreno// ===== Teksto 5 ===== ^E-teksto|[[wpeo>Joachim GIESSNER]]| Dancu, dancu, turnu vin, fornon ne forŝovu ĝin, ĉar necesas vintre ĝi same, kiel lit’ al mi. >//Refreno// >La-la-la-la, la-la-la-la, >la-la-la-la, la-la-la-la. Kaj soldat’ gardstaras li, la mantel’ - kun truoj ĝi. Staras ĝis la nokta fin’, kovras jam la roso lin. >//Refreno// Ciganinon batis li, al surtut’ la edz’ de ŝi. Tamen tuj ŝi venĝis sin, per forkeg’ rebatis lin. >//Refreno// ===== Teksto 6 ===== Dancu, dancu ni ronde, malpeze, ne faligu la fornon enmeze! Bona forno dum vintro tre gravas vi lanugon ne havas! Tra la la la... Staras garde soldato kovrita per mantelo malnova sxirita. De vespero gxis fruo, gxis fruo ros' lin kovras gxis sxuo, gxis sxuo. {{tag>kanto litero_D kanto slovaka popola notoj midi akorodoj filmo}}