====== Dankon ====== ===== Teksto ===== Pro cxiu bela vort' Al mi el koro via, Pro milda la rigard', Kaj rid' jen danko mia. Malmulta gxoj' kaj bon' en vivo nia estas, Kaj se aperas sun' Post nubo tuj forestas. Kaj vi en mia kor' Ja estis sun' magia, Cxi danko, jen al vi, El tuta koro mia. {{tag>kanto litero_d infana}}