====== Dankon al la vivo ====== ^Muziko, originala teksto, originala plenumo|[[wpeo>Violeta_Parra|Violeta PARRA]]| ^Originala titolo |Gracias a la vida| ^Tipo|traduko| Tre fama kanto, iomete adaptita en la esperanta traduko. Ĝin kantis ankaŭ Joan Baez, Maria Dolores Pradera, U2, Mercedes Sosa, Elis Regina, Colette Magny kaj Maria Farandouri, Florent Pagny, ktp. {{ youtube>rMuTXcf3-6A}} ===== Traduko 1 ===== ^Esperanta teksto|Francesco PIGNATELLI| Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis okulojn kaj kiam malfermas ilin distingas mi nigron de blanko kaj en alta ĉielo nokton stelplenan kaj en granda amaso viron al mi karan. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la sonon kaj la skribkapablon kune kun la vortoj pensataj plengorĝe filo panjo amiko lum' kaj esperanto kaj l' anima vivo de mia granda amo. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis flugilojn al miaj piedoj lacaj per ili vizitis mi marojn kun landoj urbojn dezertojn arbarojn kaj montojn kaj la straton vian, la korton, vian hejmon. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la koron kiu forte pulsadas kiam miras mi fruktojn de l' cerebro homa kiam miras mi bonon disde la malbono kiam miras mi la fundon de rigard' via klara. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia matene vespere kantas fringeloj paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj kaj la dolĉa voĉo de mia vir' amata. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron mi tiel distingas de l' ĝojo doloron la du elementojn naskantajn mian kanton kaj la kanton de vi mem kaj mian saman kanton kaj la kanton de ĉiuj, ĝi estas mia kanto. ===== Traduko 2 ===== ^Esperanta teksto|[[wpeo>Franko_Luin|Franko LUIN]]| Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la du okuloj, kies vidkapablo helpas min distingi nigron de la blanko kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto kaj l'amaton mian en la homamaso. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la du oreloj, kies aŭdovasto kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn, batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn kaj la voĉon mildan de la koramato. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la voĉdonaco kaj la literaro, kiuj donis vortojn al la pensimago, panjo, amiko, frato kaj la luma pado, kiun laŭiras lante la amata paŝo. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la longaj vojoj kaj la piedlaco. Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj, bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj kaj al via domo, korto kaj loĝstrato. Dankon al vi vivo, la riĉaĵdonanto, pro la kor' sentema al la homaj agoj. Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn, tremas ĝi vidante la malbonovaston, tremas ĝi vidante vian okulklaron. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la rid' kaj ploro, kiuj pro la kvanto distingigas ĝojon de malĝojoplanto, tiujn du enhavojn de ĉiu mia kanto kaj de via kanto, tutegala kanto, kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto. ===== Traduko 3 (laŭ 1 kaj 2) ===== ^Esperanta teksto:|Francesco Pignatelli / [[wpeo>Franko_Luin|Franko Luin]] / Marion Bélisle| Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis okulojn kies vidkapablo ebligas distingi la nigron de l' blanko kaj en alta ĉielo la nokton stelplenan kaj en homamaso la viron al mi karan. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la voĉon kaj la literaron, kaj per ili vortojn al la pensimago, filo panjo amiko lum' kaj esperanto kaj l' anima vivo de mia granda amo. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis piedojn kaj la longajn vojojn. Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj, bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj kaj al via domo, via korto, via strato. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la koron kiu forte pulsadas kiam vidas mi la fruktojn de la cerboj homaj kiam vidas mi la bonon tiel for de l' malbono kiam vidas mi la fundon de l' okuloj viaj. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la ĉielon kaj sub volvo ĝia matene vespere kantas fringeloj paseroj kardeloj hirundoj kaj griloj kaj la dolĉa voĉo de mia koramato. Dankon al la vivo, ĝi tre malavaris ĝi donis la ridon kaj ĝi donis ploron mi tiel distingas de l' ĝojo doloron la du elementojn naskantajn mian kanton kaj la kanton de vi mem, tute saman kanton kaj la kanton de ĉiuj, kiu estas mia kanto. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://eo.wikipedia.org/wiki/Violeta_Parra - Violeta Parra en Vikipedio * http://www.youtube.com/watch?v=rMuTXcf3-6A - Videofilmo de la hispanlingva versio, kun Joan Baez kaj Mercedes Sosa {{tag>litero_d cxilio hispana ama filmo}}