====== Dankon (Jonny M) ====== ^Muziko|[[Vibes Builder]]| ^Esperanta teksto|[[Jonny M]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== {{ youtube>wJvcnKVEi34|Muzikvideo}} //Refreno:// >Mi volas diri dankon >al miaj plej bonaj amikoj en la mondo >Do dankon! ke vi ĉiam ĉeestas kun mi! En mia vivo, multe okazis, multe sukcesis, kaj mia fido per bonaj amikoj kreskis Estis longa vojo sed la povo de la homoj kreis propran mondon kun belaj sonoj kun kelkaj malfortoj, tion mi konfesas sed ni povos ŝanĝi tion, mi promesas Jes ja >//Refreno ×2// Do, dankon al Flo, la kreinto de Vinilkosmo, ununura eo-eldonejo indas por nia muzik’ la vendejo Kaj dankon al Leo Sakaguĉi, DoĴo Esperanta kiu povas tuŝi vin per sia muzik’, kia bona rim’ ĉar li estas bonega amik’! Dankon al Pafklik kaj Eterne Rima, vi kaj JoMo faras bonan muzikon, DĴ Gunnar, Kimo, kaj Dolĉamar do ĝis la venonta rekontiĝo Mojosecon kaj muzikon tiu moto ĝustas laŭ mia opinio ĉu vi divenis, kiu estas tiu? ankaŭ dankon al Muzaiko Dankon krokodilo, kaj naciaj parolantoj kaj por ĉiuj kiuj lernas Esperanton Kaj finfine mi diras dankon al la Movado, estu tiu kanto Ĉar >//Refreno// Mi volas diri dankon al Varsovia Vent’ kaj aliaj elsendejoj la GEJ, TEJO, IJK, la JES, FESTO, ktp. Herzberg am Harz, dankon pro la ĉiama subteno de nia movad’ Dankon pro la lingvaj insuloj kaj mi dankas niajn spriritistajn pensulojn >//Refreno ×2// Dankon al Ludoviko kaj ĉiu malrealigita milito kaj ĉiu Esperanta ligilo dank’ al ret’ kaj ĉiu homa konatigilo >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.jonny-m.org/ - Ligilo al lia retpaĝo {{tag>kanto litero_d esperanto filmo}}