====== Danlando estas mia hejmo ĉarma ====== ^Esperanta teksto|[[J. Wulff]]| ^Esperanta plenumo|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|I Danmark er jeg født, der har jeg hjemme| ^Originala teksto|[[H. C. Andersen]]| ===== Teksto ===== Danlando estas mia hejmo cxarma, en gxia ter' radikon havas mi, Patrina vocxo! mia lingvo varma, al mia koro dolcxe iras vi. Karega dana land' kun tombegara cxeno cxe kampo de lupol' kaj pomgxardeno; mi amas vin, mi amas vin mia patruj', Danland'! Cxu la somero kreas florojn ie pli ricxe ol cxi tie cxe la mar'? Pli hele brilas la plenlun' nenie ol en la hejmo de la fagarbar'! Karega dana land' kun Dannebrog ondante, gxi venis al ni de l’ cxiel' falante; mi amas vin, mi amas vin, mia patruj', Danland'! Ho lando bela, kie mi naskigxis, en kies ter' radikon havas mi, kaj kie la patrina vocx' kunigxas je l’ cxarma lingv' en dolcxa melodi', Karega dana land', herbfresxa insularo kun nest' de l’ cign' sovagxa cxe la maro; mi amas vin, mi amas vin, mia patruj’, Danland'! {{tag>kanto litero_d dana}}