====== De antikva temp' batalis ====== ^Muziko|Melodio de: Paa det jævne eller / Strömt herbei, ihr Völkerscharen| ^Esperanta teksto|[[Poul Moth]]| ===== Teksto ===== De antikva temp' batalis proletaro por liber', kaj viktime multaj falis, kaj kun sang' rugxigxis ter'. Miloj en karcer' suferis turmentitaj de burgxar', /: kiu cxiam nur konkeris la potencon per murdar' :/ La tiranoj havis penon, ke rompigxu proletar', gxin jxetadis en katenon, gxin murdadis sen rajtar'. Solidaro ne mortigxis. Cxiam la proleta fort' /: ribeladis; kaj kreigxis por prolet' pli bona sort'. :/ Tuta mond' nun en obskuro kusxas, kaj la laborist' subjugita de la duro de l’ kruela militist'. Auxdu la katensonoron! Cxie laborista sang', /: cxie murdoj; cxiun horon krias pro suferoj lang' :/ Kiel post antauxaj batoj ree venos glora tag'; ree marsxos tra la stratoj proletar' sub rugxa flag'. Restarigxos ligo forta de l’ tutmonda proletar'. /: Tiam de l’ batal' gxismorta komencigxos la prepar' :/ Malaperas oldaj klanoj, malhelpegoj en labor'. Samsentante, samlingvanoj, cxiulande sama mor' la popoloj mem arigxas en batalo por liber'. /: Ecx se l’ vojo nun barigxas, venkos proletar' sur ter' :/ {{tag>kanto litero_d}}