====== De kio patrujo komencas sin? ====== ^Muziko|V. Basner| ^Teksto|M. Matusovskij| ^Originala titolo|[[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A1_%D1%87%D0%B5%D0%B3%D0%BE_%D0%BD%D0%B0%D1%87%D0%B8%D0%BD%D0%B0%D0%B5%D1%82%D1%81%D1%8F_%D0%A0%D0%BE%D0%B4%D0%B8%D0%BD%D0%B0%3F|С чего начинается Родина?]]| ^Kantas|[[wp>Mark_Bernes]]| ^E-teksto|[[wpeo>Viktor Aroloviĉ]]| ^MIDI|{{:muziko:de_kio_patrujo_komencas_sin.mid}}| Kanto el kinofilmo [[imdb>tt0166790|Ŝildo kaj glavo]]. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:de_kio_patrujo_komencas_sin.png}} {{youtube>Fpox0nzuoZo}} De kio Patrujo komencas sin? Do via aboco-libret', De bonaj amikoj, kun kiuj vi Ludadis cxe la riveret'. Kaj eblas ja, ke gxi komencas sin De l'kant', kiun kantis patrin', De cxiuj sanktajxoj en nia viv', Restantaj kun ni gxis la fin'. De kio Patrujo komencas sin? De loko intima cxe benk', De svelta betulo en vasta step', Klinanta sin pro forta vent'. Kaj eblas ja, ke gxi komencas sin De trilo printempa de sturn' Kaj de vojo apudvilagxa cxi, Tra kampoj fluanta sen turn'. Do kio Patrujo komencas sin? De fore lumanta fenestr', De patra orden', kiun trovis ni Hazarde en sxranka tirkest'. Kaj eblas ja, ke gxi komencas sin De la vagonara frapad' Kaj de jxuro, kiun el via kor' Vi donis al gxi, kamarad'. De kio Patrujo komencas sin?... ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A9%D0%B8%D1%82_%D0%B8_%D0%BC%D0%B5%D1%87_%28%D1%84%D0%B8%D0%BB%D1%8C%D0%BC%29|Pri la filmo ruse]] * {{youtube>link:VobIRxoulLg|V.V. Putin unufoje publike ludas tiun melodion}} {{tag>kanto litero_d rusa notoj midi akordoj filmo}}