====== De postedziĝa balo ====== ^Esperanta teksto|[[R. Demals]]| ^Tipo|traduko| ^Origina titolo|En revenant des noces| ===== Teksto ===== /:De postedzigxa balo, Laca revenis mi.:/ Apud fontan' alloga, Longe ripozis mi. //Rekantajxo:// >Manjon mian mi atendas, Ha! sxi revenu Kaj min pardonu! Manjon mian mi atendas Kun amdolor' En mia kor'. /:Apud fontan' alloga Laca revenis mi.:/ Flutas elflu' kristala Tial min banis mi. //Rekantajxo// /:Flutas elflu' kristala Tial banigxis mi.:/ Cxe l' foliar' de fago, Tute sekigxis mi. //Rekantajxo// /:Cxe l' foliar' de fago. Tute sekigxis mi.:/ De la brancxet' plej supra, Jen najtingala tril'. //Rekantajxo// /:De la brancxet' plej supra, Jen najtingala tril'.:/ Ha! najtingal' korgaja, Kantu kun gxoj, al mi. //Rekantajxo// /:Ha! najtingal' korgaja, | Kantu kun gxoj' al mi!:/ Cxar la cxagren' senfina, Dauxre turmentas min. //Rekantajxo// /:Cxar la cxagren' senfina, Dauxre turmentas min!:/ Ve, karulino mia, Nun ne plu amas min. //Rekantajxo// /:Ve! karulino mia, Nun ne plu amas min.:/ Pro rozbuton' tre pala, Kiun ne donis mi. //Rekantajxo// /:Pro rozbuton' tre pala, Kiun ne donis mi.:/ Estu la roz' velkinta Kun la rozuj' sen fin'! //Rekantajxo// /:Estu la roz' velkinta Kun la rozuj' sen fin'!:/ Kaj karulino mia, Amu denove min. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_d franca traduko}}