====== Decidemu ====== ^Muziko|[[Johannes Mueller]]| ^Esperanta teksto|[[Johannes Mueller]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala plenumo|[[Johannes Mueller]]| ^Originala teksto|[[Johannes Mueller]]| ===== Teksto ===== Longas la trakoj de la fervojo Rigardas mi la relojn el la vagono Ili brilas en la sun' Veturas la trajn' en la sunkrepusko restas daŭre tempo ĝis la eltrajniĝo Espero kaj fortun' Mi ne certas, ĉu mi volas alveni al la celstaci' ĉar mi tute ne scias kio min atendas je la fin' //Refreno:// >Ĉu vi volas >akompani min >Eĉ se la destin' >Tute ne certas Kaj ni ne scias kion trovos ni kaj ĉu ajna vizi' iam veriĝas Decidis mi forlasi la kutiman vivon Elprovi ian novan alternativon Eble estas tio ĉi la naiv' Ne povas mi returni nun la direkton La trajno veturigas min ĉiam rekten rekten al mia nova viv' Foje venas duboj kien gvidas la vojaĝ' sed mi ankaŭ scivolemas pri la sekva paĝ' //Refreno:// Fojfoje mi pensadas pri la pasinteco pli indas okupiĝi pri la estonteco vi havas ĝin en via man' Ne ĉiam ĝi alvenas laŭ la plano Sed foje bezonatas iom da kuraĝo por danci sur vulkan' Foje mi demandas min ĉu mi estas sur la ĝusta trajn' Sed iri nun inversdirekten ne utilas iel ajn //Refreno:// ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://muziko.johannes-mueller.org/kantoj/decidemu.html]] {{tag>kanto litero_d}}