====== Dek mil mejlojn for ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Dek_mil_mejlojn_for.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Dek_mil_mejlojn_for.png}} Mi pregxas por fortika barko kun gaja sxipanar', Kaj ke bona vento portu min sekure sur la mar'; Sekure sur la blua mar' al la amatin' de l'kor', En punlabora sxip' sxi iris dek mil mejlojn for. Sxi havas jarojn dek kaj sep kaj belega estas sxi, La okuloj briliantas, espereble nur por mi. Mi kredas ke sxi amas min malgraux nekonstanta kor', Sed sxi versxajne min forgesos dek mil mejlojn for. Mi kun malgxojo vidis sxin sur la kajo de l' haven', Portis sxi cxifonojn kaj sur ambaux kruroj estis cxen'. Ligigxi per pezega cxen' estas por krimul' la mor', Al mi sxi diris, "min memoru dek mil mejlojn for." Tre baldaux velveturos mi sur la vasta ocean', Kun aliaj kondamnitoj kaj kruela kapitan'. Li donos al ni multe da suferado kaj dolor', Gxis vidos ni Van-Dimenz-Landon((Van-Dimenz-Lando = Punlabor-insulo, nun Tasmanio.)) dek mil mejlojn for. {{tag>kanto litero_d angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}