====== Delonge Vivas Mi Trankvile ====== //Muziko kaj vortoj de [[Jxomart kaj Natasxa|Jxormart Amzeev]]// ===== Teksto ===== {{ youtube>orqg1Rprsr8}} Delonge vivas mi trankvile Surprizojn jam ne havas mi Kaj preskaŭ mi humilas Pri viva ironi' Mi havas grizkoloran veston Por ĉiutage vesti min Kaj malproksime estas De grizaj tagoj fin' //Refreno:// >Mi jam delonge ne donacis >al iu ruĝajn florojn, sed >espero min kuracas >Subtenas sole kred' Mi scias en la mondo estas koloro nigra de malĝoj' Pli ofte ĝin ol festojn renkontis mi en voj' Jen vintra vojo, jen somera Mi preskaŭ meze estas nun Min gvidas nur espero Nur verda, verda lum' >//Refreno// {{tag>litero_d kanto filmo}}