====== Denaskulo ====== ^Muziko|[[Tom KELLY]]| ^Esperanta teksto|[[Rogier HUURMAN]]| ^Tipo|nova teksto| ^Originala titolo| Like a virgin | ^Originala plenumo|Madonna| Denaskulo estis originale verkita por la muzikalo [[june_kaj_kune]], kaj ĝin kantas la roluloj 'Anja' kaj 'Viktor'. ===== Teksto ===== An: Du gepatrojn havas mi, kuniĝis en kongres’ Mi estis en movad’ ekde aĝo ses Ĉiam fremda, eĉ en hejm’, kiu kredus min en la lernej’ Sed en IJK, mi ja sentas min en IJK hejme plej V+An: Denaskulo Por gazetoj la favorit’ Denaskulo Ni ekzistas, ne estas mit’ V: Mia lingvo ekde nask’, ne ekzistas, ĉu? Ĉu iu ajn parolas tiun lingvon plu? Kaj por vi estas mi simbol’ de Esperant’ En Jutubo mi, en Jutubo spektis vi min kun simpla kant’ V+An: Denaskulo Fama de unua kongres’ Denaskulo Nenion faris, jam sukces’ An: Gramatik’, kia trik’, fuŝas mi la akuzativ’ Simple lasu min, mi nur volas ke vi lasu min en mia propra viv’ V+An: Denaskulo Ni simple estas ni Denaskulo Ni ne povas esti pli Denaskulo Denaskulo {{tag>kanto litero_d}}