====== Desperanto ====== ^Teksto|[[Grigorij Arosev]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Denove ami – estus nur ofend', Ĉar trankvilegas mia kor' granita, //Ĉar mia amo estus "second hand"((angle: brokantajxo)),// (2-foje) La milan fojon io ripetita. Eĉ amkonfes' – ĝi estus intervju' De l' koro sxtona kun la menso frida. //Ĉar mia amo estus "déjà vu",((france: jam vidita/[[wpeo>paramnezio]]))// (2-foje) Nekapteblaĵo el pasint' acida. Kaj amsopiro estus nur delir', Ĉar amo trompis min, kaj sentoj strasis, //Ĉar mia amo estus nur martir'.// (2-foje) "Ja vas ljubil... ljubil..."((ruse: Mi vin amis ... amis)) Jes, ĉio pasis. ====== MIDI-dosiero ====== {{:desperanto.mid|}} {{tag>kanto litero_d barda}}