====== Deziro (Roĝer Borĝes) ====== ^Teksto\\ Muziko|[[rogxer borgxes]]| 2003 Originale aperita en la disko "Sendependa" Teksto adaptita de Rada Lazarova (1984), el Bulgario. ===== Teksto ===== Kiam la amo foriras de ni Estu neniam ni tristaj Ĉar la memoroj ja restos ĉe ni Kiel sopiroj maristaj Mi havas peton Via ĝojo, kiso, kares´ Neripeteblaj restu Estu nur mia, estu ĉiam mia dezir´ Ĉu ni rakontu pri nia trotuar´? Pri la suferoj kaj venkoj Ĉu ni memoru pri repertuar´ De nia lasta prezento Ĉar mi... Pasos la jaroj, griziĝos harar´ Homo revidos la homon Bone, se povus ni en amikar´ Nur rememori la bonon Sed mi... {{tag>kanto litero_d popo}}