====== Dio mortis ====== ^Teksto|Francesco GUCCINI| ^Muziko|De PONTI| ^E-teksto|[[Giuseppe CASTELLI]]| Origina titolo: **Dio e morto** ===== Teksto ===== Mi vidis homojn de mia sama agxo, kiuj iris laux tiuj vojoj kondukantaj al nenio; ilia revo al frenezo ilin tiris, dum ili sercxis tiun ion netroveblan en cxi tiu laca mond', laux noktoj kiujn malsekigas alkoholo, en tiuj cxambroj transformitaj per pilolo, en tiu cxi tutmonda urbo, ties nuboj, ties fum', cxu kontrauxstari aux engluti nian civilecon plu? Kaj Dio mortis, cxe l’ randoj de la stratoj Dio mortis, cxe l’ partpagitaj auxtoj Dio mortis, cxe la someraj mitoj Dio mortis. Mi auxdis ke tiu cxi generacio ne plu kredas je cxio, kio de tro longe nin obsedas, eternaj mitoj de herooj kaj patrujo, cxar estas tempo jam por nei la malveron, cxiujn kredojn tiajn cxi, kredojn faritajn el kutim' kaj malespero, la politikon nurigxintan kariero, la dignon plenan je malpleno, la burgxan penon por la mono, la hipokriton de l' fidelaj subtenantoj de la bono; kaj Dio mortis, en cxiu koncentrejo Dio mortis, Kun cxiu rasa mito Dio mortis, en cxiu partiejo Dio mortis. Mi pensas ke tiu cxi generacio estas preta por nova mondo, por espero jxus naskita, por estonteco jam cxemana, por senarmilaj ribel-agoj, cxar cxiuj ni jam scias bone ke Dio mortas dum tri tagoj kaj revivas, en nia nura kredo Dio vivas, en nia nura volo Dio vivas, en la morgauxa mondo Dio vivas. {{tag>kanto litero_d itala}}