==Titolo== Mi iomete miras ke gxi estas priskribita kiel "slovaka popolkanto", cxar laux mia scio la originala versio estas en la angla "If you're happy and you know it" ( = se vi felicxas kaj vi konscias tion). En la slovaka ni nomas la kanton "Keď si šťastný, tlieskaj rukami" ( = se vi estas felicxa, aplauxdu per manoj) -- ne estas suficxaj silaboj en la slovaklingva teksto por mencii "konsciadon pri tio", do tio entute ne aperas en la teksto. Cetere, la "originala titolo" donita en tiu cxi vikio ne estas lingve gxusta -- gxi estas miksajxo de la slovaka kaj cxehxa. Cxu iu povas konfirmi cxu la anglalingva versio estas originala aux cxu slovaklingva aperis sendepende de gxi? Cxiukaze la originala titolo certe devus ne esti "Máš-li radost a vieš o tom", sed aux "If you're happy and you know it" aux "Keď si šťastný, tlieskaj rukami". --- //[[:wiki:user:mateno|Marteno MINIĤ]] 2015/06/23 13:38//