Tre dankinda la peno de S-ro Povorin! Tamen mi atentigus, por venontaj redaktadoj, ke li ne forgesu aldoni la etikedon "esperanto", "rusa" aŭ tiun kiu estus oportuna en la okazo, por ĝuste klasifiki la kantojn kaj ke ili estus pli facile atingeblaj de interesitoj. == Enigado de sono == Mi havas problemon enigi sonon de http://www.ipernity.com/doc/bertilow/745287 al [[:Povus Esti Simple]]. En [[:wiki:ludejo]] ja estas iuj strangaj numeroj ĉe sono de ipernity, kiuj ŝajnas ne esti identigilo prenita de URL. Ĉiuokaze, [[doku>plugin:vshare]] eĉ ne mencias ipernity-on... --- //[[:wiki:user:kubof|KuboF]] 2013/10/29 17:39// > Kara KuboF, vi povas trovi bezonatan kodon nomatan "key" en html-fonto de tiu flesx-ludilo. Mi uzas por tio Chrome-foliumilo. {{::ipernity-key.jpg}} >key=745287.3cc2715a Jen la rezulto: {{ipernity>745287.3cc2715a?500x60}} Videble indas krei iun helpon por diversaj video-fontoj por uzi ilin cxe la kantaro. Mi okupigxos pri tio. --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 2013/12/16 22:32// >>Dankon! Jam pri ipernity ĉio klara por mi! --- //[[:wiki:user:kubof|KuboF]] 2014/01/05 02:08// == Diskutejo == Cetere, ĉu ni kreu iun diskutejon por ke ni ne babilu pri la tuta projekto mise-dise? --- //[[:wiki:user:kubof|KuboF]] 2013/10/29 17:39// >Vi pravas, ni bezonas ian forumon. Mi pristudos, cxu eblas krei gxin ene de la kantaro aux eble cxe servilo de ikso.net. Havi gxin ene de la kantaro estas preferate, por ke cxiuj uzantoj ne bezonus registrigxi ankoraux ie ajn por forumumi. --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 2013/12/16 23:18// >>Eble sufiĉus krei por tio kutiman paĝon, eble en la nomspaco //wiki//, do [[:wiki:Diskutejo]] (aŭ elpensi nomon pli taŭgan por muziko, ĉu ne? :-P ). Ja ankaŭ Vikipedio kaj aliaj grandaj vikioj tiel funkcias. Por MediaWiki ekzistas etendilo kiu eĉ disponigas forumeton al vikio (sed por tio necesus tuta ŝanĝo de nia programaro, kio ne necesas sed eble ni povus ĝin pripensi). --- //[[:wiki:user:kubof|KuboF]] 2014/01/05 02:08//