===== Aktualigo de tiu cxi pagxo ===== Ligante al la kategoriaj pagxoj pri cxiu lingvo, mi konstatis ke pluraj sublistoj de tiu cxi pagxo estas neaktualaj. Nemirinde, cxar tiu cxi bezonas "manan" aldonon, ne auxtomate aktualigxas kiel kategoria pagxo. Pro tio ke ne estas iu vera avantagxo havi cxiujn titolojn en unu pagxo, mi proponas redukti la enhavon de tiu cxi pagxo al listo de lingvoj, kiu ligu al cxiu fontlingva kategoria pagxo. --- //[[:wiki:user:tuvalkin|António Martins-Tuválkin]] 17/04/2007 15:18// > Tiu pagxo "tradukitaj" migris de la malnova kantaro, kiu ne havis eblecojn fari etikedojn por pagxoj. Tial cxiun kategoriigadon oni devis fari permane. En cxi tiu vikiejo ni havas etikedojn. Vd. [[:nova_kantaro#Novaj trajtoj kaj iloj]]. Mi proponas uzi tiun eblecon anstataux krei pagxojn. Etikedoj ja auxtomate tion faros. >Nun haveblas [[:wiki/kat/kategorio|etikedojn]] por tradukoj: esperanto(originalaj), rusa, germana, franca, ktp, kiu ligas vin kun listopagxoj. Mi faris aldonan etikedon [[:wiki/kat/traduko]], kiu listigas nur fontolingvoj, do pagxo simila al proponata de vi. Restis nur en pagxoj por etikedoj por lingvoj alskrivi novan etikedon "traduko" kaj ili trafos tiun liston. Kiel por vi tiu solvo? --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 18/04/2007 13:37// ===== Propona nova sxablono por tradukajxoj ===== Mi proponas iom alian sxablonon por kantoj kiuj uzas jam ekzistantajn melodiojn, cxar ne cxiuj estas samtipaj tradukoj/adaptoj: ^Muziko|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Esperanta teksto|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Esperanta plenumo|[[Nomo FAMILINOMO]]| ^Tipo|traduko / adapto / nova teksto| ^Originala plenumo|[[Nomo FAMILINOMO aŭ Grupo]]| ^Originala teksto|[[Nomo FAMILINOMO]]| Laux mi "traduko", "adapto" aux "nova teksto" estas grava distingo (ecx se ofte ne klaras inter "traduko" kaj "adapto"), kaj jam enestas la vikion kazoj de cxiuj ebloj en tiu cxi gamo. Krome mi proponas ke "kantas" igxu "plenumo", paralele al "teksto" kaj "muziko". (Eblus male koherigi, per "verkis" kaj "koponis", sed per substantivoj sxajnas el mi pli klare.) Kromkrome mi forlasus la majuskligon de familinomoj kaj donus tiun informon nur (sed detale) en la pagxo pri cxiu koncerna homo — tial ke ofte temas pri "scenejnomoj" kaj aliaj ne-"pasportaj" nomformoj. Kion vi pensas? --- //[[:wiki:user:tuvalkin|António Martins-Tuválkin]] 17/04/2007 14:09// >Estas bona ideo pri la detala tabelo. Mi iom poste ŝanĝos la ŝablonon. Kia diferenco estas inter traduko kaj adapto? >Plenumo anst. Kantas - ankaŭ mi konsentas. Estu tiel. >Majuskligon, vi pravas, estus pli bone fari en priaŭtora paĝo, en kazo se tia ekzistas. --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 20/04/2007 06:29// >Mi sxangxis auxtomatan saxblonon kaj sxablonon en [[/sxablono/sxablonoj]] --- //[[:wiki:user:ljosxa|Aleksej KUZNECOV]] 2011/10/26 20:01//