==== Amindaj ==== |dosiero = Amindaj1.JPG [https://www.facebook.com/LaAmindaj Amindaj] '''Amindaj''' estas studenta [[esperanto|esperantlingva]] [[muzikgrupo]] el [[Kubo (lando)|Kubo]], kiu debutis per serio de koncertoj dum la sinsekvaj [[UK 2010|95-a Universala Kongreso de Esperanto]] en [[Havano]] kaj [[IJK 2010|66-a Internacia Junulara Kongreso]] de [[TEJO]] en [[Santa Cruz del Norte]] ([[2010]]). La grupo formigxis la [[30-a de auxgusto|30-an de auxgusto]] [[2009]] en [[Contramaestre]], danke al iniciato de instruistino [[Graciela Morgado Rodríguez]], kaj konsistigas gxin 11 studentoj kaj instruistoj de la arta lernejo en tiu urbo. Inter la kantoj de Amindaj plej multaj estas verkitaj de [[Julián Angulo Hernández|Julián Hernández Angulo]]. Aliaj venas de diversaj famaj kubaj verkistoj. La grupon estras [[kontrabaso|kontrabasisto]] [[Yoandris Baños Carrión]]. Post aparta sukceso dum la kongresoj de 2010, la grupo ekplanis eldoni [[kompakta disko|kompaktdiskon]] kun sia muziko. Por akiri financajn rimedojn por tiu cxi celo, [[Ana Montesinos de Gomis]] kaj [[Łukasz Żebrowski]] lancxis dum [[IJK 2010]] specialan monkolektan kampanjon. La disko, ''Amindaj'', estis eldonita en oktobro 2011. == Membroj == === 2011 === Membroj de Amindaj dum registrado de muzikalbumo [[Amindaj (muzikalbumo)|Amindaj]]: * Graciela Morgado Rodríguez - Gxenerala direktorino kaj reprezentanto * [[Abdel Cabrera Hierrezuelo]] - direktoro, [[violono]] * [[Carlos Rafael Lolo Mendoza]] - muzika direktoro, arangxisto, kuba [[treso]] * Yoandris Baños Carrión - [[kontrabaso]] * [[Yamir Sánchez Fajardo]] - [[gitaro]] * [[Salvador Guillermo Gómez Parra]] - [[frapinstrumento|perkutiloj]], kongaoj, bongoj, sonorilo * [[Amilkar Fajardo Morgado]] - etaj perkutiloj, [[marakao|marakoj]], guajo kaj guiro (kalabas-raspilo) * [[Guillermo Sánchez Cordero]] - vocxoj, [[kantado|kantisto]] * [[Adaelsi Castellanos Pérez]] (Adita) - [[danco|dancistino]] * [[Gricel Ramírez Cardoza]] - dancistino === Somero 2010 === Membroj de Amindaj dum [[UK 2010]] kaj [[IJK 2010]]: * Adaelsi Castellanos Pérez (Adita) - dancistino * Amilkar Fajardo Morgado - marakoj * [[Bárbara Sánchez García]] - [[fluto]] * [[Dianelis Santos Martínez]] - kantistino * Grisel Ramírez Cardosa - dancistino * Guillermo Sánchez Cordero - kantisto * [[Karlo Rafael Lolo Mendoza]] - treso * Salvador Guillermo Gómez Parra - perkutiloj * [[Yasdenis Sola Castellanos]] (Tita) - kantistino * [[Yamir Sánchez Fajardo]] - gitaro * Yoandris Baños Carrión - kontrabaso == Fontindikoj == * Żebrowski, Łukasz: ''Amindaj estas Kubanoj'' In ''[[Esperanto (revuo)|Esperanto]]'', n-ro 1239 (9), Septembro 2010 == Eksteraj ligiloj == * [http://www.vinilkosmo-mp3.com/amindaj-c-76_191.html Amindaj] cxe [[Vinilkosmo]] * [http://www.youtube.com/watch?v=qtaNjhDSNXA "Lasu la malgxojon flugi"] - filmeto registrita dum [[IJK 2010]] * [http://vimeo.com/49491462 "Amindaj koncertas en la 66-a IJK"] - la tuta IJK-koncerto