====== DLEA-marŝo ====== ^Muziko|Melodio de: Længe var Nordens| ^Esperanta teksto|[[H. P. Nielsen]]| Noto: DLEA = Dana laborista Esperanto-Asocio ===== Teksto ===== Longe splititaj Estis la multaj Gentoj diversaj De la homar'. Forto reganta Mondon malestas, /: Regas kaozo pro la erar'. :/ Iam la gentoj Nun dissplititaj Interkonsentos Pri kunlabor'. Tiam finfine Sur nia tero /: Socialismo Venkos kun glor'. :/ Vi laboristoj Esperantistoj, Ĉiam laboru Por nia cel', Ĝin ni atingos Baldaŭ sub nia /: Ruĝa Standard' Kun verda la stel'.:/ {{tag>kanto litero_d esperanto marsxo}}