====== Do, adiaŭ mia dolĉa pupo ====== ^E-teksto|M. J.| El: //DLEA Kantaro//, (n-ro 60) kantlibro eldonita DLEA, Aarhus 1947. ===== Teksto ===== Jam nun venis tempo, kiam cxesas nia lud'. Devas mi rapidi, kredu vi. Tage mi laboras, mi bezonas ecx minut; kaj por lud' ne tempon havas mi. En lernejo ni ja devas perfektigi nin, kaj patrin' bezonas ankaux min. ------Do, adiaux mia dolcxa pupo. ------Venu nun, kaj mi dormigos vin. ------En komodo en patrina jupo ------dormu dolcxe vi, nun kisu min. -----------Ne koleru vi, -----------pacon havos vi. -----------Halti devos ni, -----------cxesis lud' por ni. ------Do, adiaux mia dolcxa pupo. ------Dormu vi, kaj dankon diras mi. Cxu memoras vi, ke kiam mi ricevis vin, estis mia oka naskigxtag'? Kvankam temp' forpasas, restas vi la amikin' de la panjo, jes, en cxiu tag'. Fortaj devas esti ni, disigi nur sen plor', cxu komprenas vi en via kor'? ------Do, adiaux mia dolcxa pupo. ------Venu nun, kaj mi dormigos vin. ------En komodo en patrina jupo ------dormu dolcxe vi; nub kisu min. -----------Dormu dolcxe vi, -----------songxu vi pri mi, -----------songxu pri la kant' -----------longe en dormland'. ------Do, adiaux mia dolcxa pupo. ------Dormu vi, kaj dankon diras mi. Pupo, bona estis mi ja cxiam kontraux vi, malgraux viaj haroj falas nun. Kaj dum nia ludo nur singarde batis mi, cxar nur sxerce estis via pun'. Se mi iam havos filineton, gxoju vi, certe mi ja donos vin al sxi: ------Do, adiaux mia dolcxa pupo, ------venu nun, kaj mi dormigos vin. ------En komodo en patrina jupo ------dormu dolcxe vi, nun kisu min. -----------Longan tempon ja -----------devos kusxi vi, -----------sed konfesas mi, -----------venos la liber'. ------Do, adiaux mia dolcxa pupo. ------Dormu vi, kaj dankon diras mi. {{tag>kanto litero_d dana}}