====== Dolĉa nokto ====== ^Muziko|[[E. Windeballe]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Edmond Privat]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Dolcxa nokto trankviligis kampojn, urbojn kaj gxardenojn kaj en dormo silentigis homajn ridojn kaj cxagrenojn. Sur la lagon jxetas brilon kvaronluno en cxielo kaj bluigas la profilon de malnova la kastelo. Homojn lulas la gitaro de la songxa forgesado. En herbejo de l’ kamparo dormas grilo kaj cikado. Dum horlogxoj en la domoj tra l’ silento tik-takadas, pri feinoj kaj pri gnomoj dormuletoj nun songxadas. {{tag>kanto litero_d esperanto}}