====== Dometo en ĝardeno ====== ^Muziko|[[Rolf W. ALTHOFF]]| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Karl VANSELOW]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== Ne diamantojn mi sopiras, Ne pompaj vestoj logas min, Ne multan monon mi deziras, Tro baldaux mi fordonus gxin. Se en cxi tiu bela mondo Vi min demandos, kion mi Plej alte sxatas, la respondo, Kiun mi donos, estos tiu cxi: >Dometon en flora gxardeno Posedi sopiras mi, Por logxi en paca sereno, Mia angxelo, kun vi, Cxar viaj okuloj ridas Pli ol diamantoj kaj or', Pli multe ol mono validas La ama felicxo de l’ kor'. Ne estas ni ricxul' kaj ricxulino, Sed certe gxusta estas tiu dir': Ni vivus kiel regxo kaj regxino, Se plenumigxus tiu cxi sopir'. En florgxardeno kaj kun verda stelo Dometo fora de la monda bru', Gxi estu paradizo kaj cxielo De l' amo kaj felicxo por ni du. {{tag>kanto litero_d germana}}