====== Dometoj kuŝas en Dana-land' ====== ^Teksto|Edv. Søderberg| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Toul Thoresen]]| ===== Teksto ===== Dometoj svarmas en Dana-land’ mil-mil dometoj en vic', kun rugxaj brikoj kaj forna fum' de dana tagmangxa spic'. Mil-mil gxardenoj dividas sin en bedoj kun flor' cxe flor' — Pregxejaj turoj malantaux montet' kaj veloj plej etaj sur fjord'. Vojetoj pulsas en Dana-land' renkonte al cxefvoja gaj'. Alauxdoj trilas kun turdoj dum kukoloj krias en maj'. Susuras verdaj arbaroj en bril-lumo de klara la sun' — gxi brilas sur silka vestajxo kaj sur plej eluzita katun'. Dometoj svarmas en Dana-Iand' mil-mil dometoj en vic', kun rugxaj brikoj kaj forna fum' de dana tagmangxa spic'. Mi amas cxiujn dometojn kaj gxardenojn kun flor' kaj brasik', arbarojn verdajn cxe fjorda blu' kaj sunon, al cxiuj amik'. Mi amas mil-mil hometojn en laboro cxe dana la bord' — kabanojn povrajn cxe la vojet' kaj fisxboatojn en fjord' — mil laborulojn en dauxra lukt' nur venka post perdoj kaj pen' — Ho, ve al tiuj celante vin remeti en sklava katen'! {{tag>kanto litero_d dana}}