====== Dominant' ====== ^Teksto|[[Rogxer BORGXES]] kaj [[Jimes MILANEZ]]| ^Muziko|[[Supernova]]| ===== Teksto ===== popolojn regas la tiran' fiera kaŝita sub flag' paradas li sur nia ter' mizera post atak' Ĉie ajn videblas la kaoso, la espero for al li nur restas la rol' de provoso krom falsa ador'! jes... //Refreno// >Via vort', via ag', trompas nin pri pac' >Kia sort', bela flag', prema dominad' >Hej, hej, hej, volas ni malhisi vin >Hej, hej, hej, volas ni faligi vin, nun. (malrapida parto) en via buŝ' ridigas nin libero dum veras draŝ' jen novan bubon tuj ricevu la infero post via kraŝ' eminenta... Armeoj faras homan rajton nula, pro lia vant' li marŝas nun al ia venk' nebula, la dominant'! Ĉie ajn videblas la kaoso, la espero for al li nur restas la rol' de provoso krom falsa ador'! jes... //Refreno// >Via vort', via ag', trompas nin pri pac' >Kia sort', bela flag', prema dominad' >Hej, hej, hej, volas ni malhisi vin >Hej, hej, hej, volas ni faligi vin, nun. (solo) sur tabulo ludas reĝo fia atendas lin ŝak' li stumblas kaj alvenas hor' por nia kontraŭ-ag'! Ĉie ajn videblas nun krepusko la fina hor' al li nur restas la voj' al embusko kaj dolor' jes... {{tag>kanto litero_d roko esperanto}}