====== Domoarigato ====== ^Teksto|[[Hendrik LÖNNGREN]]| ^Muziko|[[Hendrik LÖNNGREN]]| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Hendjo & Anna)| ===== Akordoj ===== B Em B7 Em A Em B7 Em B Em B Strofo: ||: Em D#° Em B7 Em D#° C B :|| Em D#° Em B7 Em Bb E/B Refreneto: Am E7 Am E7 Am E7 Am Am E7/G# E B7 ||: Am Em B7 Em Am Em B :|| ===== Teksto ===== ni ludas kune (ĝoja infaneco) malantaŭ la domo (ĝuinda verdeco) la postlerneja (cerbumintaro) migretadas (al la arbaro) la domoj estas liberaj liberaj, sed ne solaj naturon kaj sunon disponas nia domarej’ se la domoj nun ja ariĝus ni malinspiriĝus domariĝe ni senliberiĝus domoarigato (ne necesos) domoarigato ni ludas novan ludon (en konstruejoj) ni suĉas rozan sukon (en kuirejoj) homoj pluriĝas (en la najbararo) ĉirkaŭ ni nun (igatas domaro) la domoj nun estas pluraj pluraj sed ne malbelaj aeron kaj varmon disponas nia domarej’ sed la domoj nun ja ariĝas ni malinspiriĝas domariĝe ni senliberiĝas domoarigato (ne necesas) domoarigato ni ludas hejme (nin plaĉas komputiloj) ekstere nun varmegas (abundas jukigiloj) la spaco ne sufiĉis (por la homaro) premas la arigito (de nia domaro) la domoj nun estas solaj solaj sed ne liberaj betonon kaj ombron disponas nia domarej’ jes, la domoj nun ja ariĝis ni malinspiriĝis domariĝe ni senliberiĝis domoarigato (ne necesis) domoarigato {{tag>kanto litero_d}}