====== Donu al mi vian manon, amiko ====== ===== Teksto ===== Donu al mi vian manon, amiko, Donu al mi vian manon, amikin', Kaj estu ni de l’fortikajxo kiel briko, Por ke malamo en nia mondo ne venku nin, Kaj sercxu ni de land' al land' je vera paco, Kiu trovigxas ie en la homa kor'. //Elkriu ni en la dezert' de l’tera spaco, Pri homa amo de nia viv' plej alttrezor'.// (2-foje) Donu al mi vian manon, amiko, Donu al mi vian manon, amikin', En amikec' ni cxirkauxbraku la homaron, Por ke al murdado de l’militoj estu fin', Ne plu baraktu la homaro en mizero, Pro kiu plore sangas la infana kor'. //Ke homa amo regu cxie sur la tero, Malamikecon ni por cxiam pelu for!// (2-foje) Donu al mi vian manon, amiko, Donu al mi vian manon, amikin'. {{tag>kanto litero_d}}