====== Dormis la knabin’ Todora ====== ^E-teksto|[[Violin OLJANOV]]| ===== Teksto ===== Dormis la knabin’ Todora, Todora, knabin' Todora — sub la arbo, la oliva. Sed ekblovis vent' montara, rompis for olivbrancxeton — el la dorm' Todoran vekis. Al la vento sxi koleris; — Vento, vi malbona vento, kial gxuste nun vi blovas? Dolcxan songxon jxus mi songxis, ke amato mia venis kaj alportis florbukedon — kaj alportis florbukedon, en bukedo — oran ringon. {{tag>kanto litero_d bulgara popola}}