====== Dormkanteto ====== ^Esperanta teksto|[[Corry de COCK]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Dormu karulet' diras la patrino Al sia bubet' dum sxi lulas lin. Sed al infanet' mankis la inklino, Ridetante li rigardadas sxin. Dormu, vi ricevos belegan libron, Kie venkas nanojn la grandegul'. Memorante tion li sentas vibron Sed okulojn ne fermis la etul'. Cxar ne dormas vi, panjo cxagrenigxas, Timas mia kor', vi plorigas gxin! Jen la okuletoj nun tuj fermigxas Je la gxemaj vortoj de la patrin'! {{tag>kanto litero_d flandra}}