====== Dormkanto ====== ^Auxtoro|[[Franz SCHUBERT]]| ^E-teksto|[[Jan ZIERMAN]]| ^Origina titolo|Wiegenlied| ^MIDI|{{:muziko:dormkanto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:dormkanto.png}} Dormu, dormu cxarma kara knabo, Dolcxe lulas mano de l'patrin', Ripozadon sxia amo Donas dolcxe movetante vin. Dormu, dormu, ecx en tomba ripozado Vin protektas la patrina man'; La deziron kaj la havon Sxi prizorgas per elkora am'. Dormu, dormu, sur lanuga lito. Vin cxirkauxas ama melodi'; Post la dormo, bela rozo Kaj lilio estos rekompenc' por vi. {{youtube>QSII_tDIBa4}} {{tag>kanto litero_d germana notoj midi akordoj filmo lulkanto}}