====== Dormkanto ====== ^Aŭtoro|[[MOZART]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Dormigxu, mia princet'. Nun ripozas jam sxaf kaj birdet', Kusxas silent' sub cxiel', Zumas ne plu la abel', Tra la fenestro la lun' Blanke surlumas vin nun. En la argxenta brilet' Vi dormu, mia princet'. Nun cxio en la kastel' Jam luligxas en dolcxa dormet'; En kuirejo kaj kel' Movas sin ecx ne muset'. Sonas nur en la silent' Gxem' de sopir' dum moment'. Kial do tia kriet'? Vi dormu, mia princet'. Cxiu favor' ja por vi! Nur por vi la trankvil' kaj plezur'! Cxio bongusta por vi, Ludoj kaj cxia vetur'! Suna por vi cxiu hor', Por ke forrestu dolor'! Kion vi spertos, knabet'… Vi dormu, mia princet'. {{tag>kanto litero_d germana}}