====== Dormu en trankvilo ====== ^Muziko|Melodio de: Sov mit Barn| ^Teksto|Chr. Richardt| ^Esperanta teksto|[[Liva Skyum]]| ===== Teksto ===== Dormu en trankvilo infano en lulilo. Musxo flugas cxirkaux vin, dolcxe mi forvisxas gxin. Dormu en trankvilo! Rozoj de la vivo ja kreskas sur deklivo, kaj la dornojn prenas mi, rozoj restas nur por vi, rozoj de la vivo! Cxiam, karulino, memoru pri patrino, “Patro nian" pregxu vi. cxiam fidu nur al Li, cxiam, karulino! En matena brilo vekigxu en lulilo. Varman neston havas vi, vian busxon kisas mi en matena brilo. {{tag>kanto litero_d dana}}