====== Dormu, Kara Mia Kor' ====== ^E-teksto|[[Magda CARLSSON]]| Sveda lulkanto. Vortoj el: István SZERDAHELYI, Esperanto 1. Internacia lernolibro por la lerneja junularo, Budapest 1972, pagxo 120 ===== Teksto ===== Dormu, kara mia kor’! Jam la stelo brilas. Nokto songxas en la for’, lun’ malkreske iras. Bird’ en sia varma nest’ dormas en kvieto; same en la mola vest’ dormu, infaneto! Via tuta gaja tag’ plenis de ludkuro. Nun la elfoj de la lag’ dancas je konkuro. Dormu, mia korolum’, en la nokt’ silenta! Baldaux ridos ree sun’ sur river’ argxenta. {{tag>kanto litero_d sveda infana lulkanto}}