====== Du gereĝidoj ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Hugo Marx]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>Juul KARNAS]]| ^Origina titolo|Es waren zwei Königskinder| ===== Teksto ===== Vivadis du geregxidoj, Amantoj de kelka jar’, Sed povis kunveni neniam, /: Cxar ilin disigis la mar'. :/ Karulo, se vi povus Alnagxi nokte al mi! Kandelojn tri mi bruligos /: Montrantajn la vojon al vi. :/ Monahino, sxajne dormanta, Auxskultis envie gxin, Vespere sxi false estingis /: Kandelojn de l’regxidin'. :/ La princo nokte dronis. Fisxiston sercxis sxi, Kaj tiu fisxkaptis, gxis kiam /: La princon trovis li. :/ De l' bordo alta saltis En maron la regxidin': „Gepatroj, karegaj miaj, /: Vi ne revidos min”. :/ Eksonis la sonoriloj Malgaje tra l' tuta land'. Kunigis la regxidinon /: La morto kun sxia amant'. :/ ===== Teksto 2 ===== **Du geregxidoj** Vivadis du geregxidoj, amantaj de kelka jar', kunveni neniam povis, cxar ilin disigis la mar'. "Karulo, se vi povus nagxi, alnagxi dumnokte al mi, bruligos mi tri kandelojn montrontajn la vojon al vi." Dormantsxajna monahino envie auxskultis gxin; vespere estingis trompe kandelojn de la regxidin'. Dumnokte fordronis la princo fisxiston nun sercxis knabin'. en barko fisxkaptis tiu, gxis kiam retrovis ja lin. Ensaltis de l' alta bordo. en maron la regxidin'. "Gepatroj, karegaj miaj, neniam plu vi vidos min." Eksonis la mortsonoriloj malgaje tra tuta la land', kunigxis la regxidino en morto kun sia amant'. {{tag>kanto litero_d germana flandra}}