====== Du koloroj ====== ^Teksto|[[Dmitro Pavliĉko]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ^E-teksto|tradukis el la ukraina [[Valentin Melnikov]]| ===== Teksto ===== Mi estis forironta dum junagx' El patra dom' printempe en mateno. Cxemizon panjo brodis por vojagx' Per rugxa kaj per nigra silkfadeno. //Refreno:// >Koloroj miaj du, koloroj du, >Kaj ambaux sur la tol', kaj ambaux en la kor'. >Koloroj miaj du, koloroj du: >La rugxa estas am', kaj nigra - la angor'. >//Refreno// Tra l' vivo krude pelis min destin', Sed revenadis mi al hejma vojo. Plektigxis, kvazaux­ brode de l' patrin', Lini' de mia gxojo kaj malgxojo. >//Refreno// Tempiojn miajn tusxis jam grizec', Sed ricxon mi ne strebas kaj evitas. Jen la havajx' - malnova tolopec', Kaj tuta mia viv' sur gxi broditas. ====== MIDI-dosiero ====== {{:dukoloroj.mid|}} {{tag>kanto litero_d ukraina}}