====== Dubinuŝka ====== ^Esperanta teksto|[[BIRJUKOV]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Multajn kantojn mi auxdis en mia patruj'. Ili cxiuj malgxojon entenas, Sed nur unu mi bone memoras ecx tuj, — Gxi al laboristar' apartenas. //Rekantajxo:// Hej, vi, kara bastonego! Hej, vi, verda potencega! Ni tiru, ni tiru kun forto! Kaj de avoj al patroj al la posteul' Gxi transiras jam kvazaux heredo. Kaj dum la malfelicx' por popol', mizerul' Estas gxi plej fidela rimedo. //Rekantajxo// Oni diras, labori ne sxatas mujxik', Decas lin per punbatoj instigi, Nu do, kiel forgesi pri kara muzik', Pri bastono la kanton cxesigi? //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_d rusa popola}}