====== Dudek tri ====== ^Teksto|Tomas FREJARÖ| ^Teksteroj|Karin FREJARÖ| ^Muziko|Tomas FREJARÖ| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Tomio)| ===== Akordoj ===== //:Aadd9 /F# C#-D-C# A :// Bm D F A Bm D F F#m C#7 F#m D A C#7 D A C#7 F#m D A C#7 D A A7 D Dm //:A C#7 F#m D:// ===== Teksto ===== Vi diris: Ĉiuj aĝoj kuŝas ja samtempe en la brusto de la hom' Mi diris: Do se estas ni kreeblaj, nu forgesu, reinventu mian nomon Manĝu l' pomon Kaj ekvidu ĉu la pordoj sin malfermas tiam ĉi Dudek tri Kiel la mondo estus nova Kiel ekzistus nure ni Dudek tri Dudek tri Ĵus elŝrankaj ni kuraĝis vidi l' mondon kiel senmankan Ĉu daŭre mi? Ĉu daŭre ni? Dudek tri Ni legis: Ĉiuj spertoj restas kiel ŝtonoj en la sak' de l' famili' Ĉu ni konkludu ke postulas suferemon, malobeon por eliri procesion? Kisu ion kaj esploru ĉu plezuras liberiĝi de l' histori' Dudek tri ... Vi diris: Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron! Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron! Tiu kiu perdas la esperon ankaŭ perdas la kontakton kaj la veron! {{tag>kanto litero_D}}