====== Dum Brulas La Kandel ====== //Auxtoras Aleksandr MAKAREVICx, e-traduko de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Okazas tagoj senespere??? mutaj - Senvorta, senespera agoni'. Dum tiaj tagoj estis mi kaputa Kaj de neniu helpon petis mi. Kaj volis fugxi ien, malaperi, Sxlosilon perdi de l'sxlosita kel'. Sed kredis mi - ne indas malesperi Dum restas iu lum', dum brulas la kandel'. Kaj kanti min neniu povis igi - Silento estas oro por anim'- Sed se la kanto dorson plirektigas, Neniu povas silentigi min. Kaj se hodiaƫ tagoj igxis kurtaj, Kaj sango jam fluetas sen akcel', Mi vican fojon rekomencos l'tuton Dum restas iu lum', dum brulas la kandel'. {{tag>litero_d kanto}}