====== Dum mi iris al Bembaŝa ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Dum mi iris al Bembaŝa Al Bembaŝa al la font' Por la akvo, blanka ŝafo, Blanka ŝafo sekvis min. La knabinoj de Bembaŝa Staris ĉiuj ĉe la pord' Sed la karulino mia Sidis ĉe fenestra krad'. Mi salutis: "Bonan nokton, Bonan nokton, belulin'." Ŝi respondis: "Jam ĉi-nokte, Jam ĉi-nokte venu vi." Mi ne iris tiun nokton, Iris mi je sekva tag' Tamen tiam ŝi jam iĝis La edzin' de aliul'. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/dummiiris.htm