====== Dum ni vagas ====== ===== Teksto ===== Ni preparu nun la dorsosakon, Gxojon, ridon paku ni en gxin! Jam allogas nin la sunradioj, Lauxte sonas voko de l’turdin'. //Rekantajxo:// >Violonon akompanu Per kantado gaja nur! Vian zorgon lasu hejme, Dum ni vagas en libernatur'! Baldaux ni atingos montopinton, Vastan panoramon donas gxi. Adiauxon! polvoplenaj stratoj! Homoj dum mallonga tago ni! //Rekantajxo// Apartenas nin arbar' malluma, La florado de la erikar', Kaj de l'gren' ondanta lumbrilado! Kiom belkoloras la kampar'! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_d}}