====== Dum pasas la jaroj ====== ^Teksto|Marco LUBERTI| ^Muziko|Riccardo COCCIANTE| ^E-teksto|[[Francesco PIGNATELLI]]| Origina titolo: **A mano a mano** ===== Teksto ===== Dum pasas la jaroj vi sentas de l'vento la frostan blovadon sxtelantan la senton de l' bela sezon' estingigxas la flamo gxi baldaux forestos, kun gxi via amo. Dum pasas la jaroj dronadas en ploron de jamaj niaj tagoj la dolcxa memoro vi restis por kusxi cxe kor' mia vespere ni vivis malricxe, sed ricxe espere. Dum pasas la jaroj la am' igxas cindro la varmo estinta perdigxas en vintro la varm' kiam nokte vi kisis plengxoje ne nur kiel nune, hazarde kelkfoje. Vi prenu la manon revenu proksimen kaj flor' reburgxonos por ni engxardene kian vintro ne povos per frosto velkigi kaj flor' reburgxonos de l' fort' de la amo por vi. Dum pasas la jaroj rideto revenos kiun vento malvarma kruele forprenis rebrilos okuloj per lum' malsxtelita denove akirita, cxar amo revenis al vi. {{tag>kanto litero_d itala}}