====== Dum paŝtado de ĉevaloj ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Když jsem já ty koně pásal| ^MIDI|{{:muziko:dum_pasxtado_de_cxevaloj.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:dum_pasxtado_de_cxevaloj.png}} /:Dum pasxtado de cxevaloj mi ekdormis, ho, cxagren',:/ /:la cxevaloj deflankigxis tuj en kampon de la gren'.:/ /:Sed alvenis bienmastro, posedanto de la gren'.:/ /:"Kial faras, friponulo, vi domagxon al mi jen?":/ /:"Mi ne estas friponulo, sed de bona panjo id',:/ /:se alia tion dirus, kun li estus la milit'.:/ /:Jarojn sep mi al vi servis, kaj nenion perdis mi,:/ /:sole unu radnajleton, kaj gxin pagis mi al vi.:/ /:Jarojn sep mi al vi servis sen iu ajn sxtela sent',:/ /:mi nur prenis kazebulon — kaj falis el subtegment'.:/ /:Jarojn sep mi al vi servis sen ecx plej malgranda don',:/ /:vi nur donis cxemizeton, kaj gxin petis al redon'.:/ /:Mi junulo bona estas, kiu ja riprocxus lin?:/ /:Povus via filineto, sed sxi ne perfidos min.:/ /:Se sxi volus ion diri, sxi ne povas pro si mem,:/ /:cxar sxi mem min invitadis al la rozoj en gxarden',":/ {{tag>kanto litero_d cxehxa popola notoj midi}}