====== Dum somera tago ====== ^Muziko|kartvela popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>K. Gusev]]| ^MIDI|{{:muziko:Dum_somera_tago.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Dum_somera_tago.png}} Kiu sxiris vin En somergxarden'? Kusxas vi sur sabl', Rozo, milda flor'. Ho, rakontu do Kies mano vin De l'patrina arb' Sxiris, jxetis for'? La petaloj nun Velkis triste jam, Batas nokte vin Senkompata pluv'. Klinas mi al vi Min, ho povra roz' Mian triston ja Vi komprenos plu. Ploris ankaux mi Inter amikar', Estis gaja tre Kaj fidela tro... Kaj ekfidis mi Al perfida jxur', Donis mi al li Amon de la kor'. Fride blovas jam Ventoj de l'auxtun', Kaj forgesis li Pri iama jxur'. Kiu en la mond' Min varmigos plu, Rozo, milda flor', Vera bel' kaj pur'? {{tag>kanto litero_d karvela popola notoj midi}}